Dominique Venner

Dominique Venner
Persona informo
Dominique Venner
Naskonomo Dominique Charles Venner
Naskiĝo 16-an de aprilo 1935 (1935-04-16)
en 7-a arondismento de Parizo
Morto 21-an de majo 2013 (2013-05-21) (78-jaraĝa)
en 4-a arondismento de Parizo
Mortis pro Sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Oaklands College (en) Traduki
ESAM Design Paris (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Nationalist Movement of Progress (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Charles Venner Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 5
Profesio
Alia nomo Julien Lebel • Jean Gauvin vd
Okupo eseisto
collection manager (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dominique Venner, naskiĝinta la 16-an de aprilo 1935 en Parizo kaj mortinta la 21-an de majo 2013 en la sama urbo, estis franca eseisto kaj politika aktivulo. Klasigita dekstre, li estas aŭtoro de pluraj historiolibroj pri la periodo de 1914 ĝis 1945, kaj precipe pri la Rusa revolucio, la Balta Libera Korpo, kunlaboro kaj la Franca rezistado dum la Dua Mondmilito. Gajninto de la premio Broquette-Gonin de la Franca Akademio, li estas ankaŭ agnoskita specialisto pri armiloj, pri kiu li verkis multajn librojn. Suboficiro en la 4-a Infanteriobataliono dum la Alĝeria Milito, li estis aktiva en la movado Jeune Nation (« Juna nacio ») en la 1950-aj jaroj, poste aliĝis al la Sekreta armita organizaĵo (OAS) kaj fondis la grupon "Eŭropo-agado" en la 1960-aj jaroj. En 1968, li kontribuis al la fondo de la Esplorgrupo kaj Studo por Eŭropa Civilizo (GRECE) kaj en la sama jaro kreis efemeran Instituton de Okcidentaj Studoj. Li tiam retiriĝis de politika aktivismo por dediĉi sin al skribo kaj eldonado, sinsekve fondante kaj direktante la ĵurnalojn "Enquête sur l'histoire" (« Enketo pri historio ») kaj "La Nouvelle Revue d'histoire" (« La nova revuo pri historio»). Li memmortigis sin per pistolo la 21-an de majo 2013 antaŭ la ĉefaltaro de la katedrale Nia-Damo en Parizo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search